Nacia kongreso 2023 en Liono

La lasta nacia kongreso de Esperanto France okazis ĉe niaj najbaroj de Liono de la 6a ĝis la 8a de majo. Kvin klubanoj partoprenis al ĝi: Miori, Miŝela, Catherine, Tea, kaj Reĵis.

La programo estis riĉplena pro la altnivelaj prelegoj, la ekskursoj al la tipaj lionaj kvartaloj (la montetoj de Fourvière kaj de la rufa kruco), la kursoj, la ĝenerala asembleo de la asocio Espéranto France, la koncertoj de Radio Mondo kaj de Guillaume Armide,…..ktp. Oni devas dankegi la lokan skipon kiuj ebligis tiun kongreson esti bone organizita.

Congrès national à Lyon en 2023 -000 (Téa et Michela)

La postkongreso okazis marde en la urbo Sankta Stefano. Pli ol dudek partoprenantoj povis vidi du elstarajn vidindaĵojn de tiu urbo. Matene ni vizitis unu el la du senŝtuparaj domegoj konstruitaj antaŭ la dua mondmilito en Sankta Stefano. La ĉefa ideo estis instigi la renkontiĝojn de la loĝantaroj per komunaj spacoj kiel tiu ŝtuparo aŭ teraso. Tiuj du senŝtuparaj domegoj estas inter la ege malmultaj kiuj ekzistas en la mondo kaj kiuj estas ankoraŭ hodiaŭ luitaj per ordinaraj homoj. La dua vizito okazis en la muzeo de la karbominejo. Ni ĉefe ĉeestis en galerio kie ni prenis vagonaron komence kaj malkovris la laboron kaj la vivmanieron de la ministoj laŭ la malsamaj epokoj. Mi nur bedaŭris ke la lifto kiu ŝajnigas malsupreniri laŭ la ŝakto proksimume 700 metrojn suben ne povis esti uzata pro riparado. Ni do uzis simplan ŝtuparon.

Por ni, tiu kongreso estis aparta okazo finfine renkonti nian italan amikon Ĝan kiu frekventas regule nian amikplenan virtualan renkontiĝon « Sabataj babiladetoj » ĉiusemajne per Skajpo. Ni komune luis apartamenton agrable situata fronte al la domo de la italoj, la ĉefa kongresloko. Ĝan ŝategas prepari manĝaĵojn. Ni kaptis la okazon por ke li prezentu lian recepton pri la fama itala plado spagetoj « alla carbonara ». En la video ĉi-sube, vi vidos lin, kun la helpo de Tea, klarigi ĉiujn etapojn kaj la gravajn elementojn por sukcesi tiun pladon. La filmeto estis registrata sen neniel preparado, do ĝi ne perfektas. Ĉiukaze indas spekti ĝin por scii iumaniere bone regali viajn familianojn aŭ gastojn.