Junuloj en la Nacia Esperanto Muzeo (Francio)

La lernantoj de la ESPERANTO-ateliero de la altmezlernejo Victor Considerant en Salins-les-bains (Jura, 39, Francio) vizitis Nacian ESPERANTO-MUZEO en Gray (Haute-Saône, 70, Francio).

La konteksto

Kvardek-ok gelernantoj (15-18 jaraĝaj) de nia altmezlernejo, kiu situas en la urbo Salins-les-Bains en orienta Francio, engaĝi sin de la komenco de septembreo 2024 en la ESPERANTO-ATELIERO. Tiu ateliero funkcias de 2016 kaj de tiu dato proksimume 300 gelernantoj tiel malkovris esperanton, uzis dum retkunvenojn, kaj vojaĝis, notinde al Slovenio, kie ili renkontis la gelernantojn de Peter GRBEC. Tiun jaron, de septembro ili laborante financis parton de la vojaĝkostoj. Kaj ili lernas iom da Esperanto por renkonti esperantistojn ĉirkaŭ Alpoj dum pedagogia vojaĝo, kiu okazos printempe.

Franz-Josepj GEIDEL ĉiĉeronos nin tra Vieno en Aŭstrio kaj notinde gvidos nin ĝis la monumento pri Bertha Von SUTTNER, kiu estis la una virino kiu ricevis la Nobel-Premion pri paco en 1905. La ĉefa temo de nia vojaĝo estas : renkonti virinojn, kiuj agadas por paco. Bernard TUIDER, gvidos nin tra la Esperanto-Muzeo, kiu estas parto de la Nacia Aŭstria Biblioteko.

Post etapo en Slovenio, ni intervjuos Elda DORFLER kaj Edvige ACKERMANN en Triesto. Iŝi atestos pri siaj vivoj en kosmopolita haveno, kiu nun estas en Italio, sed pri kiu arde batalis la najbaraj ŝtatoj. Poste ni iros al Trento por renkonti centjaraĝa virino : Norma CESCOTTI, kiu rakontos pri sia vivo en alpa valo kiu supreniras al la BRENNER montpasejo (konflikcelo inter la la najbaraj ŝtatoj). La projekto enhavas aliajn celojn. Ni rakontos al vi alian fojon 😉

[Alklaku por pligrandigi]

Vizito ĉe la Nacia Esperanto-Muzeo (Milane, lernantino, verkis)

Vendredon, la 20-an de decembro, 48 gelernantoj el Esperanto-ateliero kun 3 instruistoj malkovris Nacian Esperanto-Muzeo en Gray. Ili konatiĝis kun Micheline CHATEAU, volontula konservistino. Dum la tuta tago la gelernantoj esploris la muzeonuzante demandarilon. Poste ili intervjuis (esperante) Micheline CHATEAU. Ili preparis la demandojn antaŭe.

Dum libertempo por tagmanĝi ili plu esploris la riĉajn kolektojn de la muzeo. Kelkaj arkivoj estas unikaj (ekzemple staras ĉi-tie eble la sola konservita oficiala afiŝo pri la unua Universala kongreso, kiu arigis pli ol 600 partoprenantoj el pluraj nacioj en Bulonjo ĉe maro en norda Francio en 1905). Ili ankaŭ profitis la okazon por pli paroli libere kun Micheline CHATEAU. Ĉi-lasta montris sian emon al transdonado de siaj konoj pri Esperanto. Ŝi ankaŭ donis mision al la gelernantoj : kunporti arkivojn, ĉi-tie duoblaj, por ke li donacu al la Nacia Aŭstria biblioteko en Vieno, dum etapo de la vojaĝo ĉirkaŭ Alpoj, kiu okazos de la dimanĉo 30a de marto ĝis vendredo la 4a de aprilo

Ni dankegas Micheline CHATEAU pro ŝia akcepto kaj pri ŝia sindomema emo al transdonado de konoj !

Nacia Esperanto-Muzeo estas malgranda, do ni dispartigis la gelernantojn al 2 grupoj. Dum iu grupo vizitis la muzeon, la alia malkovris la muzeon pri natur-sciencoj post promenado tra la historia urbo de Gray.

Vizito de la Natur-muzeo (Laure, lernantino, verkis)

Dum nia tuttaga ekskurso en Gray ni ankaŭ malkovris la urban natur-muzeon. Gî estas riĉ-plena, bunta kaj impona . Ni malkovris multe da bestoj pajloŝtopitaj kaj multe da sciencajdesegnoj. Kemiaj klarigoj same ĉeestis dum la tuta vizito por alporti pli da precizoj. La ejo estas vera studejo por fakuloj pri biologio kaj sciencoj. Bernard VIENET, konservisto volontula, ĉiĉeronis nin. La gelernantoj tiel lernis pri la pasinteco de tiu regiono (geologio, historio, ekomonio…). Kaj eĉ pri lokaj kutimoj (Ekzemple, pasintece, loĝantoj de Gray kunvenis post mortigo de bovo por komune manĝi kun najbaroj, tio plifortigis la rilatojn inter ili).

Nia ĉiĉerono havas grandan pasion. Por li ĉiuj historioj pri lia urbo estas plenplena je senso.

Ni dankas lin, kaj ni dankas ankaŭ niajn instruistojn, kiuj laboris por ke ni renkontu tiujn personojn riĉplenaj pri envioj por trandoni konoj kaj ĉefe plenplenaj je esperoj por nia juna generacio.

Liceanoj ĉe la Granda Salfarejo

Kadre de sia 2024-25 projekto, Esperanto-Ateliero de la gelernantoj de la liceo Victor CONSIDÉRANT laboras pri la nocioj (interaliaj) : daŭripova evoluo kaj industria heredaĵo.

Tial la gelernantoj vizitis la grandan Salfarejon komence de novembro 2024.

Ili faros ligon kun alian industrian urbon en Slovenio (Idrija), kie ili vizitos komence de aprilo 2025 hidragan minejon, kiu produktis dum Mezepoko, samtempe kun salfarejo en Salins (Francio).

La du urboj staras en la monda listo de UNESKO kiel mondaj heredaĵoj.

Ili raportos publike pri tiuj du vizitoj dum majo 2025 ĉe la granda Salfarejo en Salins.

[ĜISDATIGO 19-12-2024]

Ne hezitu sekvi (esperanten !) la agadon de la gimnazianoj de Salins, en sia retejo de la mezlerneja, ĉu rekte ligita al Esperanto, kiel ilia prizorgado de Esperanto-stando ĉe la kristnaska merkato, ĉu ligita al geografio aŭ historio de nia planedo kiel en ĉi tiu interŝanĝo. kun fizikistino de la Instituto de Sciencoj de la Globo en Parizo.

Alklaku la bildon

Monda tago de rifuĝintoj

MESAĜO DE U.E.A. AL U.N OKAZE DE LA MONDA TAGO DE RIFUĜINTOJ, 20 JUNIO 2024🌍

[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj de nia hodiaŭa mondo. Krom fuĝi el persekuto, teroro, konflikto aŭ katastrofo, ili ofte ankoraŭ frontas danĝerojn survoje al rifuĝo kaj en la regionoj kie ili serĉas sekurecon. Tamen, rifuĝintoj estas homoj kaj havas homajn rajtojn: ili rajtas rekonstrui siajn vivojn. Kune ni povas garantii ilian sekurecon kaj subteni ilian ekonomian kaj socian inkluzivon. Kaj kune ni povas labori por elimini la kialojn de ilia fuĝado.

La nunjara temo de la Alta Komisiono de UN por Rifuĝintoj (UNHCR) estas: « Por mondo kie rifuĝintoj estas bonvenigataj« . Solidareco estas la ŝlosilo: en gastigaj landoj, solidareco por ricevi rifuĝintojn kaj helpi ilin prosperi en la nova komunumo; internacie, solidareco por helpi fini konfliktojn kaj ripari naturajn katastrofojn, rekonstrui landojn, kaj subteni gastigajn landojn per bezonataj rimedoj.

La sperto esti rifuĝinto kaŭzas profundan senton de senpoveco. Filozofo Hannah Arendt¹, mem rifuĝinto, priskribis tiun senpovecon jene: « Ni perdis nian hejmon, kiu signifas la familiarecon de ĉiutaga vivo. Ni perdis nian okupon, kiu signifas la memfidon, ke ni iel utilas en ĉi tiu mondo. Ni perdis nian lingvon, kiu signifas la naturecon de reagoj, la simplecon de gestoj, la senafektan esprimon de sentoj. » [Arendt, We Refugees 1943]

Ĉar lingvo estas tiel baza en homa vivo, ĝi devas ricevi specialan atenton. Kie komuna lingvo mankas, la lingvo estas ofte la ĉefa baro por rifuĝintoj; kie komuna lingvo ekzistas, ĝi povas esti malferma pordo kaj vojo al plena integrado. Ni pledas por urĝa atento al lingvaj homaj rajtoj de rifuĝintoj. Same kiel ĉiuj aliaj homoj, ili rajtu uzi siajn lingvojn, kaj rajtu lerni, aliri servojn, kaj partopreni publikajn diskutojn per siaj gepatraj lingvoj. Krome, ili rajtu lerni la lingvojn de sia nova hejmo.

Kiel komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, ni strebas por faciligi komunikadon, plifaciligi rilatojn inter homoj, kreskigi fortikan senton de solidaro kaj disvolvi komprenon kaj estimon. Mondo kie rifuĝintoj estas bonvenaj estas mondo kie ĉiuj lingvoj estas bonvenaj: ni konstruu kune tiun mondon.

Sirianoj kaj irakaj rifuĝintoj alvenas al Skala Sykamias Lesbos Grekio, oct. 2015 (foto Ggia, CC)

Ekrankapto de tendaro de rifuĝintoj kiuj fuĝis de Sudano al Ĉadio, duobla en unu semajno, majo 2023 (foto Voice Of America, DP)

Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024

Inter la 8an kaj la 12an de majo preskaŭ 600 personoj el 35 landoj partoprenis en Strasburgo al la Eŭropa Esperanto-Kongreso.

Ĉiujare, okazas la nacia kongreso de la asocio Espéranto France. Ci-jare ĝi estis tute eksterordinara, ĉar tiu evento kunigis plurajn gravajn esperantistajn asociojn: Espéranto France, Germana Esperanto Asocio, Esperanto Belgio, Itala Esperanto Federacio, Svisa Esperanto Societo, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Universala Esperanto Asocio.

Kvar personoj el la klubo ĉeestis kaj ankaŭ Adèle, lernantino de Emmanuel, kiu partoprenis al la programo por la gejunuloj.

Kompreneble, ni ĝuis la riĉegan programon (prelegoj, koncertoj, kunvenoj, atelieroj, ekskursoj,…ktp). Estis kompreneble bona okazo por revidi delongtempajn amikojn kaj konatiĝi kun novaj personoj.

En 2025, la nacia kongreso aspektos pli kutima, certe en la urbo Nantes aŭ apude.

 

 

Alklaku por pligrandigi