Inter la 8an kaj la 12an de majo preskaŭ 600 personoj el 35 landoj partoprenis en Strasburgo al la Eŭropa Esperanto-Kongreso.

Ĉiujare, okazas la nacia kongreso de la asocio Espéranto France. Ci-jare ĝi estis tute eksterordinara, ĉar tiu evento kunigis plurajn gravajn esperantistajn asociojn: Espéranto France, Germana Esperanto Asocio, Esperanto Belgio, Itala Esperanto Federacio, Svisa Esperanto Societo, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Universala Esperanto Asocio.

Kvar personoj el la klubo ĉeestis kaj ankaŭ Adèle, lernantino de Emmanuel, kiu partoprenis al la programo por la gejunuloj.

Kompreneble, ni ĝuis la riĉegan programon (prelegoj, koncertoj, kunvenoj, atelieroj, ekskursoj,…ktp). Estis kompreneble bona okazo por revidi delongtempajn amikojn kaj konatiĝi kun novaj personoj.

En 2025, la nacia kongreso aspektos pli kutima, certe en la urbo Nantes aŭ apude.

 

 

Alklaku por pligrandigi