Revinigi Esperanton en la Freinet-movadon !

Ĉirkaŭ 800 francaj junaj instruistoj – tamen kelkaj fremdaj – partoprenis. Kvankam Célestin Freinet uzis esperanton por praktiki infanajn internaciajn rilatojn, neniu mencio pri tiu fakto aperis ene de la kongresejo. Enketinte pri tio, ni estis informitaj (ĉefe de maljunuloj), ke esperanto bedaŭrinde ekmalaperis de ICEM aŭ FIMEM ekde ĉirkaŭ 2000.

Ni sentis gravan mision revenigi esperanton en ĉi favoran medion, kaj ĝoje instalis budon en oportunan lokon. Al kelkaj interesitoj, Ana dufoje prezentis sian sperton pri « liberigitaj koreaj lernejoj ». La temo de iu renkonto estis « esperanto » kaj ni prezentis ĝin, inkluzive de modernaj lernmanieroj. Eĉ Sylvain (komencanto) partoprenis « interŝanĝon de scioj » kaj tiucele proponis montri la unuajn nombrojn en esperanto.

Kelkaj lokaj esperantistoj helpis deĵori ĉe la budo (M.Thérèse, Ewa, Nicolai, Jean-Marie, Claire, Elizabeth …) ni ĉiuj povas konfirmi, ke ni ricevis tre atentan « orelon » en tiu medio…kaj ke, kiel esperantistoj, ni sentis ege fruktodonan kampon por disvastigi esperanton. Pro tio, ni okulumas al Axel Rousseau, nova energia prezidanto de E°France…Budo de E°France en la venonta kongreso de FIMEM, Svedio 2018 ? Budo de E°France en la venonta franca kongreso 2019 (Angers aŭ Nantes) ?

Michel FONTAINE