Monda tago de rifuĝintoj

MESAĜO DE U.E.A. AL U.N OKAZE DE LA MONDA TAGO DE RIFUĜINTOJ, 20 JUNIO 2024🌍

[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj de nia hodiaŭa mondo. Krom fuĝi el persekuto, teroro, konflikto aŭ katastrofo, ili ofte ankoraŭ frontas danĝerojn survoje al rifuĝo kaj en la regionoj kie ili serĉas sekurecon. Tamen, rifuĝintoj estas homoj kaj havas homajn rajtojn: ili rajtas rekonstrui siajn vivojn. Kune ni povas garantii ilian sekurecon kaj subteni ilian ekonomian kaj socian inkluzivon. Kaj kune ni povas labori por elimini la kialojn de ilia fuĝado.

La nunjara temo de la Alta Komisiono de UN por Rifuĝintoj (UNHCR) estas: « Por mondo kie rifuĝintoj estas bonvenigataj« . Solidareco estas la ŝlosilo: en gastigaj landoj, solidareco por ricevi rifuĝintojn kaj helpi ilin prosperi en la nova komunumo; internacie, solidareco por helpi fini konfliktojn kaj ripari naturajn katastrofojn, rekonstrui landojn, kaj subteni gastigajn landojn per bezonataj rimedoj.

La sperto esti rifuĝinto kaŭzas profundan senton de senpoveco. Filozofo Hannah Arendt¹, mem rifuĝinto, priskribis tiun senpovecon jene: « Ni perdis nian hejmon, kiu signifas la familiarecon de ĉiutaga vivo. Ni perdis nian okupon, kiu signifas la memfidon, ke ni iel utilas en ĉi tiu mondo. Ni perdis nian lingvon, kiu signifas la naturecon de reagoj, la simplecon de gestoj, la senafektan esprimon de sentoj. » [Arendt, We Refugees 1943]

Ĉar lingvo estas tiel baza en homa vivo, ĝi devas ricevi specialan atenton. Kie komuna lingvo mankas, la lingvo estas ofte la ĉefa baro por rifuĝintoj; kie komuna lingvo ekzistas, ĝi povas esti malferma pordo kaj vojo al plena integrado. Ni pledas por urĝa atento al lingvaj homaj rajtoj de rifuĝintoj. Same kiel ĉiuj aliaj homoj, ili rajtu uzi siajn lingvojn, kaj rajtu lerni, aliri servojn, kaj partopreni publikajn diskutojn per siaj gepatraj lingvoj. Krome, ili rajtu lerni la lingvojn de sia nova hejmo.

Kiel komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, ni strebas por faciligi komunikadon, plifaciligi rilatojn inter homoj, kreskigi fortikan senton de solidaro kaj disvolvi komprenon kaj estimon. Mondo kie rifuĝintoj estas bonvenaj estas mondo kie ĉiuj lingvoj estas bonvenaj: ni konstruu kune tiun mondon.

Sirianoj kaj irakaj rifuĝintoj alvenas al Skala Sykamias Lesbos Grekio, oct. 2015 (foto Ggia, CC)

Ekrankapto de tendaro de rifuĝintoj kiuj fuĝis de Sudano al Ĉadio, duobla en unu semajno, majo 2023 (foto Voice Of America, DP)

Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024

Inter la 8an kaj la 12an de majo preskaŭ 600 personoj el 35 landoj partoprenis en Strasburgo al la Eŭropa Esperanto-Kongreso.

Ĉiujare, okazas la nacia kongreso de la asocio Espéranto France. Ci-jare ĝi estis tute eksterordinara, ĉar tiu evento kunigis plurajn gravajn esperantistajn asociojn: Espéranto France, Germana Esperanto Asocio, Esperanto Belgio, Itala Esperanto Federacio, Svisa Esperanto Societo, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Universala Esperanto Asocio.

Kvar personoj el la klubo ĉeestis kaj ankaŭ Adèle, lernantino de Emmanuel, kiu partoprenis al la programo por la gejunuloj.

Kompreneble, ni ĝuis la riĉegan programon (prelegoj, koncertoj, kunvenoj, atelieroj, ekskursoj,…ktp). Estis kompreneble bona okazo por revidi delongtempajn amikojn kaj konatiĝi kun novaj personoj.

En 2025, la nacia kongreso aspektos pli kutima, certe en la urbo Nantes aŭ apude.

 

 

Alklaku por pligrandigi

Translima restituo

La Esperanta ateliero en la mezlernejo Victor Considerant en Salins-les-Bains (Juraso, Francio) rakontis sian vojaĝon al Slovenio kaj Kroatio ! 🌍

Vendredon, la 17-an de majo, la gelernantoj prezentis malgrandan restituon al la familioj, la partneroj, kaj la gelaborantoj de la liceo.

Tiu libera prezento estis organizita cirkaŭ retkunveno kun Sneshaja VENKATESH, vic-prezidantino  de TEJO.

Sneshaja parolis nin pri la problemoj por provizi per akvo la urbego Bengaluro (Barato), kie ŝi loĝas.

Ni konatiĝis kun ŝi rete antaŭ nia vojaĝo. Estis maniero por trejni nin paroli Esperanton.

Ni montris al si kaj reprezentantoj de la municipo, kiuj estis kune kun ni en la liceo, la fotojn pri la vojaĝo kun komentojn en Esperanto.

Ankaŭ rete ĉeestis geanoj de Esperanto-Bourg-en-Bresse, unu el niaj partneroj, ni dankas ilin.

Kun ni ĉeestis ankaŭ gastino : Flora, juna esperanta germanino, kiu hazarde estis en studperiodo en nia liceo dum tiu semajno. Ŝi povis paroli kun niaj invitantoj.

Koncize : Kiel kutime Esperanto-ateliero estis ekster la kadro por malfermi sin al la tuta Mondo.

La aventuro dauros venontan jaron…

Emmanuel

Alklaku por pligrandigi

Alklaku por pligrandigi