Vojaĝo en Eŭropo per Pasporta Servo

Ĉi-somere, kvar junaj knabinoj ekskursis Eŭropon kun senpaga loĝado per Pasporta Servo.

de Adèle CHRISTOPHE, administrantino de nia asocio

De la 4-a ĝis la 22-a de julio 2024 mi entreprenis trajnvojaĝon kun miaj tri amikinoj Julia, Louise kaj Maya tra kvar eŭropaj landoj: Nederlando, Danio, Pollando kaj Germanio. Tiuj elektoj same kiel tiuj de la urboj kiujn ni vizitis estis gviditaj de niaj deziroj kaj ankaŭ de la diversaj aspektoj de la vojaĝmaniero kiun ni elektis :

La unua estis uzi Interrail Pass (permesante preni trajnojn en Eropo dum difinita nombro da tagoj), kio signifas uzi la trajnon kiel transportrimedon. Unuflanke, ni deziris ke nia vojao estu kiel eble malpli noca por la medio, kaj aliflanke ui la pejzaojn, aventuretojn kaj renkontojn, kiujn tiu transportmaniero permesas/ebligas.

La dua estis resti e esperantistoj en preskaŭ ĉiuj niaj cellokoj/vojceloj, per la platformo Pasporta Servo kiu kunligas esperantistojn serantajn gastigadon kun esperantistoj kiuj proponas in. Ni iuj kvar lernis la lingvon danke al la Esperanto-ateliero proponita en nia mezlernejo de Emmanuel Desbrières, kaj poste survoje, diskutante kun niaj gastigantoj.

Evidente estas financa instigo por elekti Pasporta Servo : ni ne povintus iri nek al la samaj lokoj nek tiom longe se ni devintus pagi por junulargastejoj. Sed la ĉefa kialo estas la signifo kiun ni donas al vojaĝo : tiu de renkonti, interrilati, iom pli profundiĝi en lokojn kaj kulturojn… kies plej bona pordo sendube estas la interŝanĝo kun homoj kiujn tie loĝas.

Ĉiuj niaj gastigantoj havis propran amon por kie ili loĝis kaj ofte konis ĝian historion kaj ankaŭ ĝian nunan politikan situacion, kiun ili povis kundividi kun ni. Tio estis ekzemple la kazo de niaj unuaj gastigantoj en Delfto en Nederlando, Bart kaj Maritta, kiuj igis nin malkovri la pasintecon de la urbo samtempe ke tiu de la lando, ĝia ĉefurbo poste ĝia kamparo pruntedonante al ni biciklojn por promenadi tie. En Lodzo en Pollando – urbo plena de historio pro la restaĵoj de la iama juda geto kiu estis tie kaj pro ĝia industria pasinteco – la klarigoj de nia gastiganto Zofia permesis/ebligis al ni pli bone kompreni la specialan etoson de la urbo kaj por unu el ni viziti la muzeon de la stacidomo Radegast, tra kiu pasis multaj forportitoj dum la Ŝoao.

Ĉiuj povis konsili nin pri la uzo de loka transporto – kiu ne ĉiam estis simpla – aŭ pri aferoj farendaj laŭ niaj deziroj, kiel la plej bona loko por pikniki ĉe la bordo de la plej proksima lago en Berlino aŭ la vizito al la urbeto Leiden en Nederlando, pri kiu alie ni ne pensus.

Preter lokaj kulturaj malkovroj, tiu vojaĝmaniero ankaŭ enigis nin en la universalecon de la esperantista kulturo diskutante kun niaj gastigantoj pri la kialojn kiuj puŝis ilin lerni la lingvon kaj la renkontiĝojn kaj vojaĝojn kiujn ili faris. Ĝi ankaŭ estis « point d’accroche ? » por interagi kun homoj hazarde renkontitajn dum la vojaĝo, scivolemaj pri nia projekto.

Tiujn neantaŭviditajn renkontojn ni antaŭ ĉio ŝatis : du nederlandanoj kiuj helpis nin kompreni kiun buson preni post la nuligo de nia trajno, sinjoro kiu venis dividi al ni sian amuziĝo vidante nin ludi etajn ĉevalojn sidante antaŭ la stacidomo, germano kiu deklamis al ni neatendite poemon en la stratoj de Hamburgo aŭ juna polo en la trajno kiu ĝojis instrui al ni kelkajn vortojn de sia lingvo kontraŭ kelkaj de la nia…

Ni lernis el tiu vojaĝo la gravecon forlasi la instinktan malfidon de fremduloj (pliigita de nia aĝo kaj sekso) por lasi, per fido kaj scivolemo, lokon por renkontiĝoj. La malbonaj estis tre maloftaj kaj la bonaj alvenis preskaŭ ĉiutage.

Pri nia transportmaniero, malgraŭ la vojaĝtagoj de pli ol dek horoj punktitaj de multnombraj ŝanĝoj, la malfruoj kiuj kelkfoje malfruigis tutajn trajektojn, la manko de rezervitaj sidlokoj en kelkajn trajnoj pli plenaj ol atendite kiuj puŝis nin al kromseĝojn, la renovigadoj en la stacidomoj kiuj nuligis trajnojn anstataŭigitajn per busoj kun tre malsamaj horaroj, la horoj de atendado sidante sur la stacidomo; ni ne bedaŭris nian elekton. Ĉiu neantaŭvidita evento plifortigis nian kapablon adaptiĝi kaj meti aferojn en perspektivon, la horoj pasigitaj en trajnoj aŭ stacidomoj permesis al ni reinvesti enuon por transformi ĝin en tabulludoj, diskutoj, legado aŭ eĉ kreado de kantoj, kaj aprezi la belecon de stacioj kiel Gröningen en Germanujo kaj la pejzaĝoj de la grandaj akvoareoj kiujn nia trajno transiris en Danio.

Ni ofte decidis la tago mem kion ni deziris fari aŭ viziti, foje ĝuste tiam kaj tie, ĉe la intersekciĝo inter du stratoj. Neniuj du tagoj estis samaj, ni iris de la nederlanda kamparo al la bruego kaj malnova ĉarmo de Amsterdamo al la futurismo de Roterdamo, de la Frisa Historia Muzeo en Leeuwarden al la botanikaj ĝardenoj kaj poste al la amuzparko de Kopenhago, de la peza atmosfero de Lodzo al tiu pli hela kaj bunta de Berlino.

Ni tiel forĝis profundan amikecon, memorojn ĉiaspecajn kaj iom riparis/retrovis nian fidon al la Homaro, kiu, kiel la beleco, ofte troviĝas en la okuloj de tiuj kiuj ĝin serĉas.

Nia raporto ĉe Polarsteps !

Bonvolu trovi ĉi tie niajn ciutagajn ilustritajn komentojn, kaj dinamikaj vojaĝmapon !

Monda tago de rifuĝintoj

MESAĜO DE U.E.A. AL U.N OKAZE DE LA MONDA TAGO DE RIFUĜINTOJ, 20 JUNIO 2024🌍

[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj de nia hodiaŭa mondo. Krom fuĝi el persekuto, teroro, konflikto aŭ katastrofo, ili ofte ankoraŭ frontas danĝerojn survoje al rifuĝo kaj en la regionoj kie ili serĉas sekurecon. Tamen, rifuĝintoj estas homoj kaj havas homajn rajtojn: ili rajtas rekonstrui siajn vivojn. Kune ni povas garantii ilian sekurecon kaj subteni ilian ekonomian kaj socian inkluzivon. Kaj kune ni povas labori por elimini la kialojn de ilia fuĝado.

La nunjara temo de la Alta Komisiono de UN por Rifuĝintoj (UNHCR) estas: « Por mondo kie rifuĝintoj estas bonvenigataj« . Solidareco estas la ŝlosilo: en gastigaj landoj, solidareco por ricevi rifuĝintojn kaj helpi ilin prosperi en la nova komunumo; internacie, solidareco por helpi fini konfliktojn kaj ripari naturajn katastrofojn, rekonstrui landojn, kaj subteni gastigajn landojn per bezonataj rimedoj.

La sperto esti rifuĝinto kaŭzas profundan senton de senpoveco. Filozofo Hannah Arendt¹, mem rifuĝinto, priskribis tiun senpovecon jene: « Ni perdis nian hejmon, kiu signifas la familiarecon de ĉiutaga vivo. Ni perdis nian okupon, kiu signifas la memfidon, ke ni iel utilas en ĉi tiu mondo. Ni perdis nian lingvon, kiu signifas la naturecon de reagoj, la simplecon de gestoj, la senafektan esprimon de sentoj. » [Arendt, We Refugees 1943]

Ĉar lingvo estas tiel baza en homa vivo, ĝi devas ricevi specialan atenton. Kie komuna lingvo mankas, la lingvo estas ofte la ĉefa baro por rifuĝintoj; kie komuna lingvo ekzistas, ĝi povas esti malferma pordo kaj vojo al plena integrado. Ni pledas por urĝa atento al lingvaj homaj rajtoj de rifuĝintoj. Same kiel ĉiuj aliaj homoj, ili rajtu uzi siajn lingvojn, kaj rajtu lerni, aliri servojn, kaj partopreni publikajn diskutojn per siaj gepatraj lingvoj. Krome, ili rajtu lerni la lingvojn de sia nova hejmo.

Kiel komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, ni strebas por faciligi komunikadon, plifaciligi rilatojn inter homoj, kreskigi fortikan senton de solidaro kaj disvolvi komprenon kaj estimon. Mondo kie rifuĝintoj estas bonvenaj estas mondo kie ĉiuj lingvoj estas bonvenaj: ni konstruu kune tiun mondon.

Sirianoj kaj irakaj rifuĝintoj alvenas al Skala Sykamias Lesbos Grekio, oct. 2015 (foto Ggia, CC)

Ekrankapto de tendaro de rifuĝintoj kiuj fuĝis de Sudano al Ĉadio, duobla en unu semajno, majo 2023 (foto Voice Of America, DP)

Translima restituo

La Esperanta ateliero en la mezlernejo Victor Considerant en Salins-les-Bains (Juraso, Francio) rakontis sian vojaĝon al Slovenio kaj Kroatio ! 🌍

Vendredon, la 17-an de majo, la gelernantoj prezentis malgrandan restituon al la familioj, la partneroj, kaj la gelaborantoj de la liceo.

Tiu libera prezento estis organizita cirkaŭ retkunveno kun Sneshaja VENKATESH, vic-prezidantino  de TEJO.

Sneshaja parolis nin pri la problemoj por provizi per akvo la urbego Bengaluro (Barato), kie ŝi loĝas.

Ni konatiĝis kun ŝi rete antaŭ nia vojaĝo. Estis maniero por trejni nin paroli Esperanton.

Ni montris al si kaj reprezentantoj de la municipo, kiuj estis kune kun ni en la liceo, la fotojn pri la vojaĝo kun komentojn en Esperanto.

Ankaŭ rete ĉeestis geanoj de Esperanto-Bourg-en-Bresse, unu el niaj partneroj, ni dankas ilin.

Kun ni ĉeestis ankaŭ gastino : Flora, juna esperanta germanino, kiu hazarde estis en studperiodo en nia liceo dum tiu semajno. Ŝi povis paroli kun niaj invitantoj.

Koncize : Kiel kutime Esperanto-ateliero estis ekster la kadro por malfermi sin al la tuta Mondo.

La aventuro dauros venontan jaron…

Emmanuel

Alklaku por pligrandigi

Alklaku por pligrandigi