Prelego pri la kartvelaj migradoj

Okaze de la lasta Universala kongreso en Torino, kies la ĉefa temo estis la migradoj, nia klubanino Tea prelegis pri la kartvelaj migradoj.
La kondiĉoj por registri tiun prelegon ne estis perfektaj kaj, komence, ne eblis aperigi la lumbildaron. Malgraŭ tiuj faktoj, la prelego restas vidinda, ĉefe pro la emociplena parolado de Tea. Vi povas spekti ĉi-sube la filmeton registritan tiuokaze.

Jasono kaj la ora ŝafofelo

Nacia kongreso 2023 en Liono

La lasta nacia kongreso de Esperanto France okazis ĉe niaj najbaroj de Liono de la 6a ĝis la 8a de majo. Kvin klubanoj partoprenis al ĝi: Miori, Miŝela, Catherine, Tea, kaj Reĵis.

La programo estis riĉplena pro la altnivelaj prelegoj, la ekskursoj al la tipaj lionaj kvartaloj (la montetoj de Fourvière kaj de la rufa kruco), la kursoj, la ĝenerala asembleo de la asocio Espéranto France, la koncertoj de Radio Mondo kaj de Guillaume Armide,…..ktp. Oni devas dankegi la lokan skipon kiuj ebligis tiun kongreson esti bone organizita.

Congrès national à Lyon en 2023 -000 (Téa et Michela)

La postkongreso okazis marde en la urbo Sankta Stefano. Pli ol dudek partoprenantoj povis vidi du elstarajn vidindaĵojn de tiu urbo. Matene ni vizitis unu el la du senŝtuparaj domegoj konstruitaj antaŭ la dua mondmilito en Sankta Stefano. La ĉefa ideo estis instigi la renkontiĝojn de la loĝantaroj per komunaj spacoj kiel tiu ŝtuparo aŭ teraso. Tiuj du senŝtuparaj domegoj estas inter la ege malmultaj kiuj ekzistas en la mondo kaj kiuj estas ankoraŭ hodiaŭ luitaj per ordinaraj homoj. La dua vizito okazis en la muzeo de la karbominejo. Ni ĉefe ĉeestis en galerio kie ni prenis vagonaron komence kaj malkovris la laboron kaj la vivmanieron de la ministoj laŭ la malsamaj epokoj. Mi nur bedaŭris ke la lifto kiu ŝajnigas malsupreniri laŭ la ŝakto proksimume 700 metrojn suben ne povis esti uzata pro riparado. Ni do uzis simplan ŝtuparon.

Por ni, tiu kongreso estis aparta okazo finfine renkonti nian italan amikon Ĝan kiu frekventas regule nian amikplenan virtualan renkontiĝon « Sabataj babiladetoj » ĉiusemajne per Skajpo. Ni komune luis apartamenton agrable situata fronte al la domo de la italoj, la ĉefa kongresloko. Ĝan ŝategas prepari manĝaĵojn. Ni kaptis la okazon por ke li prezentu lian recepton pri la fama itala plado spagetoj « alla carbonara ». En la video ĉi-sube, vi vidos lin, kun la helpo de Tea, klarigi ĉiujn etapojn kaj la gravajn elementojn por sukcesi tiun pladon. La filmeto estis registrata sen neniel preparado, do ĝi ne perfektas. Ĉiukaze indas spekti ĝin por scii iumaniere bone regali viajn familianojn aŭ gastojn.

Apartaj amrilataj kutimoj en Kartvelio

Okaze de la tria virtuala renkontiĝo organizita fare de nia asocio la 12an de junio 2021, nia klubanino Tea prezentis al ni du apartajn kutimojn kiuj rilatas al la amrilatoj en Kartvelio. Bonŝance, unu el la du estas malaperanta !

Vi povas spekti en la jutuba video ĉi-sube la prezentadon kaj ankaŭ la demandojn kaj la komentojn kiuj sekvis.

Vi povas spekti nur la lumbildaron alklakante la ĉi-apudan pentraĵon 

Cliquez sur l’image
[alklaku la bildon]

Omaĝo al Victor Corsaint

Je la 17a de septembro 2017, en Bourg-en-Bresse (01-Ain, Francio), la esperantistaj klubanoj de Esperanto Bourg-en-Bresse okazigis omaĝon al Victor CORSAINT, kiu ludis gravan rolon por la disvastigo de la lingvo Esperanto kaj la kreado de U.E.A. 

Li fakte regule gastigis, en lia Hotelo « Terminus – de la Paco » en Bourg-en-Bresse, Hektor HODLER kaj Teofilo ROUSSEAU, duon voje inter Ĝenevo kaj Dijon, por finfine krei kune « Universala Esperanto-Asocio » (U.E.A), la 28an de aprilo 1908, kiel priskribite sube :

BOURG-EN-BRESSE

Naskiĝurbo de U.E.A !

(Alklaku)

Groupe Esperanto Bourg-en-Bresse, hommage à Victor Corsaint, 2017, cimetière de Bourg

Kelkaj « famaj » klubanoj…

Groupe Esperanto Bourg-en-Bresse, hommage à Victor Corsaint, 2017, cimetière de Bourg

Memortabulo estis ofertita de la klubo kaj starita sur la tombo, por eligi ĝin el anonimeco, en ĉeesto de la lasta reprezentanto de la familio CORSAINT.

(foto isabelle SCHELCHER)

Video Gérald ATHANASE — esperanta enkonduko Michel FONTAINE — franca parolado Jean-François SCHELCHER

Groupe Esperanto Bourg-en-Bresse, hommage à Victor Corsaint, 2017, cimetière de Bourg
Groupe Esperanto Bourg-en-Bresse, hommage à Victor Corsaint, 2017, cimetière de Bourg

Foto Isabelle SCHELCHER

Revinigi Esperanton en la Freinet-movadon !

Ĉirkaŭ 800 francaj junaj instruistoj – tamen kelkaj fremdaj – partoprenis. Kvankam Célestin Freinet uzis esperanton por praktiki infanajn internaciajn rilatojn, neniu mencio pri tiu fakto aperis ene de la kongresejo. Enketinte pri tio, ni estis informitaj (ĉefe de maljunuloj), ke esperanto bedaŭrinde ekmalaperis de ICEM aŭ FIMEM ekde ĉirkaŭ 2000.

Ni sentis gravan mision revenigi esperanton en ĉi favoran medion, kaj ĝoje instalis budon en oportunan lokon. Al kelkaj interesitoj, Ana dufoje prezentis sian sperton pri « liberigitaj koreaj lernejoj ». La temo de iu renkonto estis « esperanto » kaj ni prezentis ĝin, inkluzive de modernaj lernmanieroj. Eĉ Sylvain (komencanto) partoprenis « interŝanĝon de scioj » kaj tiucele proponis montri la unuajn nombrojn en esperanto.

Kelkaj lokaj esperantistoj helpis deĵori ĉe la budo (M.Thérèse, Ewa, Nicolai, Jean-Marie, Claire, Elizabeth …) ni ĉiuj povas konfirmi, ke ni ricevis tre atentan « orelon » en tiu medio…kaj ke, kiel esperantistoj, ni sentis ege fruktodonan kampon por disvastigi esperanton. Pro tio, ni okulumas al Axel Rousseau, nova energia prezidanto de E°France…Budo de E°France en la venonta kongreso de FIMEM, Svedio 2018 ? Budo de E°France en la venonta franca kongreso 2019 (Angers aŭ Nantes) ?

Michel FONTAINE