Ana Sonĝanta, artistino, ano de Esperanto-Bourg-en-Bresse (Ain, Francio) loĝas en Sud-Koreio. Senprobleme : estas internacia asocio ! 🌍

Ŝi ekspoziciis siajn pentraĵojn kun Michel FONTAINE dum unu semajno (de la 8-a ĝis la 14-a de aprilo 2024) en la centro de la urbo Lons-le-Saunier (Ĵuraso, Francio); ĉe CarCom (Komunikado Kruciĝo)

Sabate matene (13-an de aprilo) ili akceptis la viziton de tuta grupo de gesamasocianoj, inter ili 3 gejunuloj : Adèle, Basile kaj Solène, kaj « malnovuloj » : Emmanuel kaj Gérald.

Tiuokaze oni povis paroli Esperanton kaj spekti la pentraĵojn kun la rektaj komentoj de la artistino. 

Emmanuel

Alklaku por pligrandigi

Basile, Adèle et Ana Sonĝanta devant ses œuvres, 04-2024