Junuloj en la Nacia Esperanto Muzeo (Francio)

La lernantoj de la ESPERANTO-ateliero de la altmezlernejo Victor Considerant en Salins-les-bains (Jura, 39, Francio) vizitis Nacian ESPERANTO-MUZEO en Gray (Haute-Saône, 70, Francio).

La konteksto

Kvardek-ok gelernantoj (15-18 jaraĝaj) de nia altmezlernejo, kiu situas en la urbo Salins-les-Bains en orienta Francio, engaĝi sin de la komenco de septembreo 2024 en la ESPERANTO-ATELIERO. Tiu ateliero funkcias de 2016 kaj de tiu dato proksimume 300 gelernantoj tiel malkovris esperanton, uzis dum retkunvenojn, kaj vojaĝis, notinde al Slovenio, kie ili renkontis la gelernantojn de Peter GRBEC. Tiun jaron, de septembro ili laborante financis parton de la vojaĝkostoj. Kaj ili lernas iom da Esperanto por renkonti esperantistojn ĉirkaŭ Alpoj dum pedagogia vojaĝo, kiu okazos printempe.

Franz-Josepj GEIDEL ĉiĉeronos nin tra Vieno en Aŭstrio kaj notinde gvidos nin ĝis la monumento pri Bertha Von SUTTNER, kiu estis la una virino kiu ricevis la Nobel-Premion pri paco en 1905. La ĉefa temo de nia vojaĝo estas : renkonti virinojn, kiuj agadas por paco. Bernard TUIDER, gvidos nin tra la Esperanto-Muzeo, kiu estas parto de la Nacia Aŭstria Biblioteko.

Post etapo en Slovenio, ni intervjuos Elda DORFLER kaj Edvige ACKERMANN en Triesto. Iŝi atestos pri siaj vivoj en kosmopolita haveno, kiu nun estas en Italio, sed pri kiu arde batalis la najbaraj ŝtatoj. Poste ni iros al Trento por renkonti centjaraĝa virino : Norma CESCOTTI, kiu rakontos pri sia vivo en alpa valo kiu supreniras al la BRENNER montpasejo (konflikcelo inter la la najbaraj ŝtatoj). La projekto enhavas aliajn celojn. Ni rakontos al vi alian fojon 😉

[Alklaku por pligrandigi]

Vizito ĉe la Nacia Esperanto-Muzeo (Milane, lernantino, verkis)

Vendredon, la 20-an de decembro, 48 gelernantoj el Esperanto-ateliero kun 3 instruistoj malkovris Nacian Esperanto-Muzeo en Gray. Ili konatiĝis kun Micheline CHATEAU, volontula konservistino. Dum la tuta tago la gelernantoj esploris la muzeonuzante demandarilon. Poste ili intervjuis (esperante) Micheline CHATEAU. Ili preparis la demandojn antaŭe.

Dum libertempo por tagmanĝi ili plu esploris la riĉajn kolektojn de la muzeo. Kelkaj arkivoj estas unikaj (ekzemple staras ĉi-tie eble la sola konservita oficiala afiŝo pri la unua Universala kongreso, kiu arigis pli ol 600 partoprenantoj el pluraj nacioj en Bulonjo ĉe maro en norda Francio en 1905). Ili ankaŭ profitis la okazon por pli paroli libere kun Micheline CHATEAU. Ĉi-lasta montris sian emon al transdonado de siaj konoj pri Esperanto. Ŝi ankaŭ donis mision al la gelernantoj : kunporti arkivojn, ĉi-tie duoblaj, por ke li donacu al la Nacia Aŭstria biblioteko en Vieno, dum etapo de la vojaĝo ĉirkaŭ Alpoj, kiu okazos de la dimanĉo 30a de marto ĝis vendredo la 4a de aprilo

Ni dankegas Micheline CHATEAU pro ŝia akcepto kaj pri ŝia sindomema emo al transdonado de konoj !

Nacia Esperanto-Muzeo estas malgranda, do ni dispartigis la gelernantojn al 2 grupoj. Dum iu grupo vizitis la muzeon, la alia malkovris la muzeon pri natur-sciencoj post promenado tra la historia urbo de Gray.

Vizito de la Natur-muzeo (Laure, lernantino, verkis)

Dum nia tuttaga ekskurso en Gray ni ankaŭ malkovris la urban natur-muzeon. Gî estas riĉ-plena, bunta kaj impona . Ni malkovris multe da bestoj pajloŝtopitaj kaj multe da sciencajdesegnoj. Kemiaj klarigoj same ĉeestis dum la tuta vizito por alporti pli da precizoj. La ejo estas vera studejo por fakuloj pri biologio kaj sciencoj. Bernard VIENET, konservisto volontula, ĉiĉeronis nin. La gelernantoj tiel lernis pri la pasinteco de tiu regiono (geologio, historio, ekomonio…). Kaj eĉ pri lokaj kutimoj (Ekzemple, pasintece, loĝantoj de Gray kunvenis post mortigo de bovo por komune manĝi kun najbaroj, tio plifortigis la rilatojn inter ili).

Nia ĉiĉerono havas grandan pasion. Por li ĉiuj historioj pri lia urbo estas plenplena je senso.

Ni dankas lin, kaj ni dankas ankaŭ niajn instruistojn, kiuj laboris por ke ni renkontu tiujn personojn riĉplenaj pri envioj por trandoni konoj kaj ĉefe plenplenaj je esperoj por nia juna generacio.

Liceanoj ĉe la Granda Salfarejo

Kadre de sia 2024-25 projekto, Esperanto-Ateliero de la gelernantoj de la liceo Victor CONSIDÉRANT laboras pri la nocioj (interaliaj) : daŭripova evoluo kaj industria heredaĵo.

Tial la gelernantoj vizitis la grandan Salfarejon komence de novembro 2024.

Ili faros ligon kun alian industrian urbon en Slovenio (Idrija), kie ili vizitos komence de aprilo 2025 hidragan minejon, kiu produktis dum Mezepoko, samtempe kun salfarejo en Salins (Francio).

La du urboj staras en la monda listo de UNESKO kiel mondaj heredaĵoj.

Ili raportos publike pri tiuj du vizitoj dum majo 2025 ĉe la granda Salfarejo en Salins.

[ĜISDATIGO 19-12-2024]

Ne hezitu sekvi (esperanten !) la agadon de la gimnazianoj de Salins, en sia retejo de la mezlerneja, ĉu rekte ligita al Esperanto, kiel ilia prizorgado de Esperanto-stando ĉe la kristnaska merkato, ĉu ligita al geografio aŭ historio de nia planedo kiel en ĉi tiu interŝanĝo. kun fizikistino de la Instituto de Sciencoj de la Globo en Parizo.

Alklaku la bildon

Semi Esperanton en alta Kaŭkazo

Esperantistoj el la asocio de la franca urbo Bourg-en-Bresse, kun Tereza el nordfrancio, vizitis ĉi-somere Kartvelion. Krom la turisma plano, nia celo estis promocii la lingvon Esperanto en regiono, kie ĝi, pro la kondiĉoj, vekas pli da intereso kaj da scivolemo. Ni difinis renkontiĝon kun estraranoj de la lernejo de Mestia. Mestia estas la ĉefurbo de la montara regiono Svanetio kiu situas en la plej alta parto de la Kaŭkaza montĉeno. Ĝi ne estas granda kun proksimume 2000 loĝantaroj. Ni malkovris tiun urbeton kaj la ĉirkaŭan regioneton. Ni ĝuis nian ĉeestadon malkovrante la unikan lokan kulturon kun ĝiaj antikvaj tradicioj. Ĝi ekzemple posedas propran neskribitan lingvon. La belegaj pejzaĝoj kaj la bongustajn manĝaĵoj ankaŭ plezurigis niajn okulojn kaj buŝojn.
La plej granda parto de la teritorio de Svanetio situas pli ol 3000 metroj super la marnivelo. En tiu regiono troviĝas la vilaĝo Uŝguli kiu situas je 2200 metroj. Ĝi fakte estas agnoskita kiel la plej alta loĝloko en Eŭropo. Pro tio, ĝi estas enskribita en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko.
La monto Ŝĥara (5193 m) estas la plej alta de la regiono kaj konsistigas naturan limon kun la aŭtonoma respubliko Kabardio-Balkario, ano de la Rusia Federacio. Ni marŝis proksimume du horoj por atingi ĝian glaĉeron, malpli 4 kilometroj for de la limo. Ĉe la glaĉero, ni alproksimiĝis de la loko kie la rivero ekaperas. Ni devis estis singardema pro la falo de ŝtonoj el la glaciero kiu superas la lokon. Ni ripozetis tute apude kie troviĝas orientiga fosto sur kiu estis ŝnurigitaj aŭ gluitaj mesaĝojn aŭ anoncetojn. Surprize, ni malkovris sur unu la vorton esperanto. Rigardante ĝin pli proksime, ni konstatis ke la glumarkon devenis de la esperantista asocio de la urbo Rimini en Italio. Kiel malgranda la mondo estas!

Sub la glaĉero ekas la riverego Enguri kiu entute longas 213 kilometroj kaj ĵetas sin en la Nigran Maron. Ĝi estas unu el la plej longa riverego de Kartvelio. Ĝi ludas gravan rolon pri energio pro la ĉeesto de granda akvobaraĵo, proksime de la limo kun la perdita teritorio de Abĥazio. Konstruita dum Sovetunio, ĝi estas la dua plej alta arka akvobaraĵo en la mondo kun 272 metroj da alteco. Notindas ke, malgraŭ la konflikto, ambaŭ flankoj de la limo daŭre kunlaboras por la funkciado de la hidroelektra centralo kaj dividas la elektran produktadon je 60 % por Kartvelio kaj je 40 % por Abĥazio. Survoje al nia reveno, ni haltis ĉe tiu akvobaraĵo. Ni spektis, en la angla, interesan filmon kiu klarigis la defion pri ĝia konstruado kaj ĝia graveco por elektroproduktado de la lando. Surprize, ni povis ankaŭ ĝui interesan artan ekspozicion ene de la konstruaĵo mem!

Svanoj konservis ĝis hodiaŭ fortajn kaj apartajn vivregulojn, certe pro ilia granda izoliteco. Hodiaŭ oni ankoraŭ bezonas proksimume 7 horojn por veturi la 440 kilometroj inter Tbiliso kaj Mestia!
Paganaj elementoj estas kombinitaj kun la kristana kredo. Svanoj estas la posedantoj de unika arkitekturo: la defendaj turoj. Vidi ilin estas kiel ĉeesti en superreala mondo: la glaĉeroj, la montoj, la riveroj, la arbaroj kaj, subite, pluraj ŝtonturoj staras fiere antaŭen.
Tiuj altaj defendaj turoj estis konstruitaj dum la Mezepoko (9a-13a jarcento) kaj apartenis al familioj por defendi sin okaze de la atakoj de la najbaraj gentoj. Ili konsistas el ŝtonturo alta ĝenerale inter 20 kaj 25 metroj kaj kun kvar aŭ kvin niveloj . Kiam la situacio estis danĝerega, la familianoj lokiĝis ene kun nutraĵoj, kaj bestoj en la teretaĝa nivelo. La supra parto enhavas platformon kovrita per tegmento por defendi la loĝantaroj. Kiam la situacio ne estis danĝera, tiuj turoj estis uzata por stoki la produktaĵojn kaj la nutraĵojn. Proksimume 175 turoj daŭre videblas en Mestia.

En 1991, post la disfalo de Sovetunio, Svaneti iĝis forlasita angulo.
Hodiaŭ Svaneti estis malfermita por la vojaĝantoj. Al ĝi ne mankas montar-amantaj turistoj, sed nia alveno alportis alian varmon al niaj gastoj. La interna ideo de Esperanto amike kunigis nin kun la instruistoj de la lernejo de Mestia. Nana, Nargiz, Svetlana, Tamuna, Maiko estas la nomoj de la instruistoj. Kiam ni vizitis ilin ni konstatis ke iliaj klasoj estas plenaj je ridetantaj gejunuloj atendante nin.
Ili esperas, pere de esperanto, doni amuzajn lecionojn kaj lingvolernadojn, kaj ĉefe plivastigi la rilatojn eksterlande. Pro la simpleco de la lingvo, ili enamiĝis al ĝi kaj, antaŭ nia alveno, eklernis ĝin. Nuntempe, krom la interreto, al ili grande helpas la librojn kiujn ni kunportis.
Ni promesis subteni ilin por akiri rezultojn kaj daŭrigi nian amikecon.

La vintro en Mestia estas longa kaj severa. Imagante la rolon de Esperanto en ilia lernejo, tio varmigas korojn niajn kaj fariĝos pli riĉa nia movado. Ĉiuj lernas la anglan en la lernejo, sed vivaj rilatoj kaj veraj amikecoj ne venas tiel facile, des pli en la montaroj.
Ekzistas tiu legendo en Svanetio kiu titolas « fenestro de la ĉielo ».
Laŭ la legendo, ĉiusomere dum unu tago, la ĉielo kvazaŭ malfermiĝas kaj anĝelo aperas. Se vi vidas tiun ĉi, vi devus pripensi deziron, kaj ĝi certe realiĝos. Pro tio en Svanetio estas tiu diraĵo: se io bona kaj nekredebla okazos al vi, oni diros al vi « Dece Lakhvra Rok Adjfeta ». Tio signifas: « la fenestro de la ĉielo estis malfermita por vi ». Ĉu geesperantistoj volas testi tiun ĉi legendon? Svanetio atendas nin!
Vido de la urbo Mestia, ĉefurbo de Svanetio, kun la tipaj defenturoj

Vido de Mestia, la ĉefurbo de Svanetio, kun tipaj defendturoj