Ekspozicio Ana Sonĝanta

Ana Sonĝanta, artistino, ano de Esperanto-Bourg-en-Bresse (Ain, Francio) loĝas en Sud-Koreio. Senprobleme : estas internacia asocio ! 🌍

Ŝi ekspoziciis siajn pentraĵojn kun Michel FONTAINE dum unu semajno (de la 8-a ĝis la 14-a de aprilo 2024) en la centro de la urbo Lons-le-Saunier (Ĵuraso, Francio); ĉe CarCom (Komunikado Kruciĝo)

Sabate matene (13-an de aprilo) ili akceptis la viziton de tuta grupo de gesamasocianoj, inter ili 3 gejunuloj : Adèle, Basile kaj Solène, kaj « malnovuloj » : Emmanuel kaj Gérald.

Tiuokaze oni povis paroli Esperanton kaj spekti la pentraĵojn kun la rektaj komentoj de la artistino. 

Emmanuel

Alklaku por pligrandigi

Basile, Adèle et Ana Sonĝanta devant ses œuvres, 04-2024

Interveno kulturoteko Lons-le-Saunier

Adèle, Basile, Emmanuel, Gérald, Michèle kaj Géraldine prezentis Espernton ĉe kulturoteko en Lons-Le Saunier (Ĵuraŝo, Francio), lastan 27-an de januaro.

Séverine PELLETIER, respondeculino de la departemento pri lingvoj deziris ke la una tagmezo pri malkovro de la lingvoj  estis pri …Esperanto, internacia kaj neŭtrala lingvo.

Deko da personoj je ĉiuj aĝoj ĉeestis.

Adèle kaj Basile atestis kiel rapide ili lernis Esperanton kaj ĉefe de la internaciajn renkontiĝojn permesitajn per Esperanto por la gejunuloj.

Emmanuel

Alklaku por pligrandigi

Apartaj amrilataj kutimoj en Kartvelio

Okaze de la tria virtuala renkontiĝo organizita fare de nia asocio la 12an de junio 2021, nia klubanino Tea prezentis al ni du apartajn kutimojn kiuj rilatas al la amrilatoj en Kartvelio. Bonŝance, unu el la du estas malaperanta !

Vi povas spekti en la jutuba video ĉi-sube la prezentadon kaj ankaŭ la demandojn kaj la komentojn kiuj sekvis.

Vi povas spekti nur la lumbildaron alklakante la ĉi-apudan pentraĵon 

Cliquez sur l’image
[alklaku la bildon]

Omaĝo al Victor Corsaint

Je la 17a de septembro 2017, en Bourg-en-Bresse (01-Ain, Francio), la esperantistaj klubanoj de Esperanto Bourg-en-Bresse okazigis omaĝon al Victor CORSAINT, kiu ludis gravan rolon por la disvastigo de la lingvo Esperanto kaj la kreado de U.E.A. 

Li fakte regule gastigis, en lia Hotelo « Terminus – de la Paco » en Bourg-en-Bresse, Hektor HODLER kaj Teofilo ROUSSEAU, duon voje inter Ĝenevo kaj Dijon, por finfine krei kune « Universala Esperanto-Asocio » (U.E.A), la 28an de aprilo 1908, kiel priskribite sube :

BOURG-EN-BRESSE

Naskiĝurbo de U.E.A !

(Alklaku)

Groupe Esperanto Bourg-en-Bresse, hommage à Victor Corsaint, 2017, cimetière de Bourg

Kelkaj « famaj » klubanoj…

Groupe Esperanto Bourg-en-Bresse, hommage à Victor Corsaint, 2017, cimetière de Bourg

Memortabulo estis ofertita de la klubo kaj starita sur la tombo, por eligi ĝin el anonimeco, en ĉeesto de la lasta reprezentanto de la familio CORSAINT.

(foto isabelle SCHELCHER)

Video Gérald ATHANASE — esperanta enkonduko Michel FONTAINE — franca parolado Jean-François SCHELCHER

Groupe Esperanto Bourg-en-Bresse, hommage à Victor Corsaint, 2017, cimetière de Bourg
Groupe Esperanto Bourg-en-Bresse, hommage à Victor Corsaint, 2017, cimetière de Bourg

Foto Isabelle SCHELCHER